
La temo de ĉi tiu verko estas la sakramentoj. En la enkonduko de la libro, la aŭtoro diras ke pere de ĝi li pretendas respondi tri demandojn: -kio estas iu sakramento?, -kial estas sakramentoj en la Eklezio? kaj - kiu estas la celo de la sakramentoj?
La verkisto konstatas ke en la nuna epoko en la Eklezio estas konfuzo pri tiu ĉi temo kaj kontraŭdiraj pozicioj inter ties membraro. Post la 2a Vatikana Koncilio la eklezia doktrino sufiĉe aktualiĝis, tamen la religia praktikado apenaŭ evoluis. El tio li konkludas ke la renoviĝo de la kristanismo esence dependas de la profunda renoviĝo de la prisakramenta prktiko.
Rilate al tio, li perceptas iun bazan problemon: kvankam, fakte, la sakramenta ritaro sufiĉe modifiĝis lasttempe, tamen tio ne alportis la renoviĝon de la kristana vivo de la eklezianoj, eĉ okazas ke la personoj ne komprenas pli bone kio estas kaj kio signifas la sakramentoj. Li diras:
![]() Kiam pri iu simbolo estas necesa granda eksplikado kaj multaj teorioj por ke ĝi estu komprenata kaj vivata, tio signifas ke ĝi ĉesis esti vera simbolo kaj fariĝis rito kaj ideologio. |
Kiam oni pritemas ĉi tiun problemon, ofte bonintencaj personoj plendas pri la nesufiĉa atento kiun la pastroj kaj la edukistoj dediĉas al la katekizado. Kaj oni multfoje diras ke la personoj ne sufiĉe komprenas kaj vivadas la sakramentojn tial ke la prireligia instruado estas malatentata aŭ eĉ forlasata. Kompreneble, pravas la tiondirantoj, almenaŭ multkaze, ĉar evidentas ke se la kristanoj havus pli kompletan religian instruadon, ili pli bone komprenus la sakramentojn. Sed ĉi tie tre gravas konstati ke tiuj kiuj kulpigas la pridoktrinan instruadon, tio kion ili reale faras estas reliefigi la gravecon de la problemo. Ĉar, kiam pri iu simbolo estas necesa granda eksplikado kaj multaj teorioj por ke ĝi estu komprenata kaj vivata, tio signifas ke ĝi ĉesis esti vera simbolo kaj fariĝis rito kaj ideologio. La ritoj kaj la ideologioj bezonas grandan eksplikadon, klarigadon kaj pravigadon por ke ili estu alprenataj kaj akceptataj de la personoj. Male, ĉiu vera simbolo ŝprucas el la sperto de la personoj kaj estas la laŭnatura ligo de la travivaĵoj de la personoj...
|
Post atentigi pri tio ke la prireligia krizo en la socio ne tiom estas granda kiom estis antaŭdirintaj multaj sociologiistoj, la verkisto rimarkigas ke, tamen, la esprimoj "religieco" aŭ "religia praktiko" kunportas grandan ambiguecon. Ekzemple, ĉiu pretas deklari ke Jesuo de Nazaret estis profunde religia homo, tamen li estis rifuzita kaj kondamnita, fare de la plej religiaj personoj de lia epoko, kaj ili rifuzis kaj kondamnis lin ĝuste pro tio ke ili konsideris ke li estis blasfemulo kaj trompisto. Do, iu sama teniĝo povas esti konsiderata kiel religia aŭ tute male. Laŭ ĉiuj kutimaj difinoj pri religio ĉi tiu ĉiam estas interpretata kiel io kio rilatigas la homon kun Dio. Tiurilate la religio restas en la situacio de rilatigilo aŭ perilo kun Dio kaj Dio mem restas kiel io asimilita kaj alprenita de la homo. Tiukaze la homo ne aliras al la celo de la religio: la Dia horizonto, sed li restas kaptita de la iluzio de la perado au reprezentado de la Dieco fare de la ritaro.
Tio signifas, unuflanke, ke al la homo ne povas manki la periloj aŭ rilatigiloj, sed, aliflanke, tiaj periloj povas farĝi vera danĝero, la plej grava danĝero, por la religia aŭtenteco, laŭmezure ke la homo restas kaptita de la perad-instrumentoj mem, t.e. li diigas kreaĵon, falas en idol-adoradon.
...la simboloj de la absolute-alia ĉesas plenumi sian rolon de lasta «sentinelo de la horizonto» de la homa konscienco kaj sperto, tiamaniere ke, anstataŭ porti nin al la preteran transcendo, tio, kion ili reale faras estas «objektivigi» Dion en homan, pure homan, realaĵon, kiu restas niadispone. Tiel la homo ne submetiĝas al Dio, sed li submetiĝas Dion al si mem. Jen la radikala koruptiĝo de la religieco. Tial oni komprenas ke "la fido estas tiu simbola regiono kie la rolo de la horizonto degeneras senĉese en rolon de objekto, naskante idolojn, religiajn figuraĵojn de la sama iluzio kiu, en metafiziko, generas la konceptojn de plejsupera ento, de unua substanco kaj de absoluta penso. La idolo estas la «aĵiĝo» au «objektiviĝo de la horizonto en aĵon», la falo de la signo al la nivelo de supernatura kaj preternatura objekto". |
![]() Laŭmezure ke la homo restas kaptita de la perad-instrumentoj, tio, kion li reale faras estas ke li diigas kreaĵon, t.e. li falas en idol-adoradon. |
El tio rezultas ke multaj personoj kiuj ade praktikas la religion, fakte la tuto de ilia ekzistado montras ke ili neniam renkontiĝas kun la vivanta Dio sed nur kun objektigaĵoj de Dio. La fideleco kaj eĉ la religia fanatikismo kaj ankaŭ la zorgo plenumi la religian ritaron povas esti esprimo de la fanatikismo de la homo pri si mem. Do, la ambigueco de la religia afero konsistas en tio ke iu sama ago aŭ religia praktiko povas esti simbolo de la lasta horizonto kondukanta al Dio aŭ, male, iu objekto en kiu la idolo de la iluzio trompe memkomplezas.
La aŭtoro montras ankaŭ alian danĝeron de la religieco. Temas pri la obseda rit-agado, kiun li komparas kun tio kion Freŭdo nomis neŭrotika aŭ obseda ceremoniado praktikata de multaj personoj en la ĉiutaga vivo.
![]() por iuj personoj, la religia praktikado naskiĝas el la senĉesa timo antaŭ la puno kiu minacas ilin se oni ne ĝuste kaj ekzakte plenumas la fiksitan ritaron. |
Laŭ maniero sufiĉe simila, en la religia konscienco de iuj personoj facile perceptiĝas la konscienco pri kulpeco rezulte de iu nesuperebla tento kaj la angoro sub la formo de timo pri dia puno. Ĉar, ja, por iuj personoj, la religia praktikado naskiĝas el la sen-ĉesa timo antaŭ la puno kiu minacas ilin se oni ne ĝuste kaj ekzakte plen-umas la fiksitan ritaron. |
Daŭrigante la priskribadon de la danĝeroj de la religia agado, la teologiisto José María Castillo atentigas ankaŭ pri la perforto de la religia afero. La religio tre rilatas kun la perforto, unue en ties ofera formo, kaj en iuj religioj estas foroferitaj eĉ homaj estaĵoj.
Sed plej ofte estas la perforto kiun oni aplikas kontraŭ tiuj, kiujn oni konsideras malamikoj de la religio, ankaŭ ene de la kristanismo mem. Ĉi-tie enkadriĝas la perforto fare de la Inkvizicio, tiu de la kruc-militoj, buĉado de herezuloj, judoj, paganoj... En Hispanio la civilmilito de la jaroj 1936-1939 estis konsiderita kiel religia kruc-milito. Lasttempe estas la kazoj de la milito en Lebano, Norda Irelando, Iranio...
Sed pliatentante pri la perforto generita de la religia fakto oni facile konstatas ke pli grandas la perforto kiun la religio naskas en la homan konsciencon. Ofte la homo perfortas kontraŭ si mem pelita de la timo kaj la teruro kiun okazigas en li la religia sperto. Ofte kontraŭ tiu timo la homo pretigas la ekzekutadon aŭ plenumadon de ritaro al kiu oni atribuas ian efikon, kiu rezultas el la ĝusteco aŭ ekzakteco en la disvolviĝo de la ceremonio. La sperto de la magio invadis la sakramentan praktikadon pli ol oni supozas.
Tion pruvas la fakto ke multaj praktik-antaj kristanoj malkvietiĝas kaj eĉ ĉagren-iĝas se iu pastro ne perfekte plenumas la fiksitan ritualon, kaj dume ili tute ne zorgiĝas pro tio ke la Eklezio kaj la socio fakte ne estas pli koheraj kun la instruo de Jesuo. Tiuj, kiuj pensas kaj vivas tia-maniere, evidentigas ke ili pli suferas la perforton de la religia afero ol la postulojn de la kristana mesaĝo. Jen ĉi tiu estas iu el la plej gravaj deviacioj de la sakramenta praktiko. |
![]() Tiuj, kiuj pensas kaj vivas tiamaniere, evidentigas ke ili pli suferas la perforton de la religia afero ol la postulojn de la kristana mesaĝo. |
Poste, nia teologiisto prezentas, inter la danĝeroj de la religieco, la manipuladon de la religia afero. Laŭlonge de la historio la religio tre estis ligita al la sfero de la politika kaj ankaŭ de la ekonomia povo. En la kazo de la kristana religio tiu ligo estis tre forta, ĉefe ekde la 4a jarcento. Tio konkretiĝis en procezo en kiu okazis ia politikiĝo de la religia bildo kaj ia sakraligo de la politiko. La reciprokeco de la simboloj de ambaŭ realaĵoj igis ke, ekzemple, oni imagis la ĉielon laŭ la skemo de aŭtoritato de la imperio, kun ties kurioj, ordenoj kaj funkcioj, kaj dume la teraj reĝoj estis rigardataj kiel bildoj de Kristo.
Tiu interligo de religio kaj politiko igis ke la religio estis uzita kiel ilo de la povo favore al la superregantaj grupoj de la socio. La privilegia pozicio de la riĉuloj estis prezentitita de la Eklezio kiel io dezirita kaj establita de Dio, tiamaniere ke la malfeliĉuloj de tiu ĉi mondo devis akcepti rezignacie sian situacion.
Oni komprenas, do, ke pli praktikadis la religion la privilegiitoj de la socio ol la malriĉuloj, kaj ke la superregantaj klasoj pretendis subteni kaj stimuli la religion ĉar ili vidis en ĝi iun decidan faktoron por la konservado de la ekzistanta socia ordo.
![]() La sakramentoj estas celebrado de personaj eventoj kun socia efiko. |
Sed estas en ĉi-tiu afero io pli subtila kaj decida en la praktiko. Temas pri la fakto, sufiĉe konata, ke la sakramentoj estas ritoj de socia integriĝo, laŭ duobla senco: unuflanke, la sakramentoj estas celebrado de personaj eventoj kun socia efiko, ekzemple, la bapto (naskiĝo), la infana festo (unua komunio), la geedziĝo (geedzeco), la morto (funebraĵo); aliflanke, la sakramentoj havas ian karakteron de socia integriĝo, estante registritaj en la sociaj arĥivoj (parokejaj libroj, akcepto en la socio, demarŝoj necesaj por estonteco)... |
El la menciitaj danĝeroj rezultas iuj demandoj:
- Ĉu la religia praktiko estas aro da iloj kiuj nin kondukas al Dio aŭ estas nur aro da objektigaĵoj per kiuj ni senkonscie intencas meti Dion je nia dispono?
- Ĉu la religia praktikado, multkaze, estas la rita plenumo de neŭrotikaj obsedoj per kiuj la malsanulo intencas liberiĝi el la timo?
- Ĉu la religia praktikado estas nur la efektivigo de magiaj meĥanismoj per kiuj oni intencas atingi trankviligajn aŭ ŝatigajn rezultojn?
- Ĉu la religia praktikado estas nur ilo de socia integriĝo, pere de kiu iuj pov-grupoj fakte manipulas, konscie aŭ senkonscie, la amason da kreduloj?
Tiuj demandoj intime operas en multaj personoj pli ol oni kalkulas.
En la eklezia religia praktiko la sakramentoj estas celebrataj kiel religiaj ritoj, kaj ĉi tiuj estas ligataj al la koncepto de sakralo: sakrala spaco, tempo kaj personaro. Sed la tempo kaj la spaco, kaj ankaŭ la personoj, estas sen diferenciĝo. Do, la diferenco kiu delimitas tiujn sakralajn tempon, spacon kaj personojn de la ceteraj konsiderataj kiel profanaj, estas konvencia decido.
La sakrala, la apartigita, metita aparte, establiĝas kiel tia pere de iuj limoj kiujn la homo establas simbole. La homo kapablas establi, pere de simbolaj rimedoj, bazajn diferencojn inter iu spaco kaj alia, iu tempo kaj alia, iu persono kaj aliaj...
Aplikante tion al la kazo de la sakramentoj, ekzemple kiam kunvenas kelkaj personoj por celebrado de eŭkaristio, ekde la momento kiam la celebrado komenciĝas, tie simbole establiĝas iuj limoj kiuj sakraligas la ĉambron, la tempo-daŭron de la ceremonio. Dum tiu tempo-daŭro la partoprenantoj simbole situiĝas en specialaj tempo kaj spaco malsama ol la cetero de la tempo kaj spaco. Same, la gestoj kaj la agado dum la ceremonio havas malsaman karakteron ol ties de la ordinara, profana, vivo. Kaj ĉio ĉi estas tiel ĉar la personoj, kiuj kapablas establi la simbolajn limojn de tempo, spaco kaj personoj, povas ankaŭ konvencii pri ritualo kiu establas la limon inter la sakrala kaj la profana aferoj.
Sed povas okazi ke la ritualo kiu establas la diferencon inter la sakralaj kaj profanaj tempoj, spaco, personaro... ne respondas al la sperto de la partoprenantoj, sed ĝi estas vivata kaj alprenata nur kiel io konvencia aŭ artefarita. Tiukaze la ritualo estas fonto de konfliktoj kaj malakordo, kiun ĉiu persono intime kaj eble sekrete travivas. Tial multaj personoj sentas rifuzon aŭ malagrablon antaŭ iu ajn tipo je sakramenta celebrado, eĉ se tio okazas senkonscie.
Ĉio-ĉi indikas al ni ke la kvalito aŭ kondiĉo de sakrala afero neeviteble prezentas problemojn -foje eĉ tre seriozaj- pri sakramenta celebrado. Tial ni devas demandi nin pri la teniĝo de Jesuo pri la religia praktikado en lia epoko en kio koncernas al la praktiko ligita al la sakrala afero.
La sperto de la sakrala afero vekas en la homon du malsamajn sentojn: unuflanke, fascinon, adoradon, respekton, submetiĝon, laŭdon... aliflanke, timon, haltiĝon, distanciĝon... Ĉiukaze la sperto de la sakrala afero portas la homon al sento pri supera vivo. Sed tiu vivo estas ligata al la religia ritaro, kaj tio povas konduki la homon al iu profunda sperto de memtrompo, ĉar trankviligante la konsciencon igas ke la homa atento deiru el la esenca al la akcesora.
Ni ja scias pri personoj kiuj trankviliĝas en sia konscienco tial ke ili partoprenas en religiaj ceremonioj, kaj tio devias ilian aten-ton por ne konscii pri tio ke ili, ekzemple, ne amas sincere siajn proksimulojn... ...De tiu vidpunkto, rezultas klare ke la religia afero, kiel praktikado de la "sakralaj ceremonioj" ofte rezultas alienante. t.e. rezultas esti ori-gino kaj fonto de malvera konscienco. Ĉi tie ekzakte konvenas la kulpigo de Jesuo kon-traŭ la judaj gvidantoj, kiuj alkroĉiĝinte al siaj religiaj kaj sakralaj tradicioj, ne atentis pri la fundamenta ordono de Dio, kiu estas la ordono pri amo. |
![]() |
Nedudeble, Jesuo estis la plej religia homo ne nir de sia epoko sed de ĉiuj epokoj. Sia religieco montras la plejsuperan misteron de sia misio: konigi al la homoj la veran signifon de Dio, de la Patro. Li ĉiam adresiĝis al Dio nomante Lin Patro, kaj eĉ "Abba", kiu estis la formo laŭ kiu la geinfanoj vokis ilian patron: Paĉjo.
Tamen li estis rifuzita kaj kondamnita de la plej religiaj homoj de sia popolo kaj de la plejsupera religia aŭtoritato ĝuste pro tio ke oni prikonsiderin lin netolerebla blasfemanto. Ni scias ke la agado kaj la instruo de Jesuo okazigis senĉesan alfrontiĝon de la religiaj aŭtoritatuloj kontraŭ lia persono kaj lia agado. Kaj tiuj homoj estis profunde religiaj. Ili vidis en Jesuo ian minacon kontraŭ la religio, tia kia ili konceptadis ĝin, kaj konsideris ke estis nepre necese pereigi lin. Do, ĉu okazis ke Jesuo konceptis la religiecon laŭ tute malsama maniero, tute ne kongruebla, kun la tiam ekzistanta religieco?
La sakrala afero estas travivata laŭ tri fundamentaj elementoj: la sakrala spaco (la templo), la sakrala tempo (por la judoj, la sabato) kaj la sakrala persono (la sacerdoto). Kia estis la teniĝo de Jesuo rilate al tiuj-ĉi tri elementoj?
Por la judoj samtempanoj de Jesuo la templo de Jerusalemo estis gravega afero: ĝi estis la centro de la juda religieco. En la ĉiutaga preĝado la judoj sin metadis direkte al tiu urbo. Tre ĉagrenigis la gejudojn de la tuta mondo la ordono de la imperiestro Kaligulo meti ties statuon en la templon, ĝis tioma grado ke nur la morto de la cezaro savis tiam la judan popolon suferi masakradon fare de la romianoj. Por la templa kulto oni uzadis la plej kvalitajn el ligno, vino, incenso, teksaĵoj... kaj oni buĉoferadis tie ĉiutage grandan kvanton da bestoj.
![]() |
Aliflanke la templo estis la ĉefa fonto de la ekonomia vivo de la urbo. La ekonomia prospero de Jerusalemo dependis el ties religia graveco... La judoj de la tuta mondo devis pagi du dekonojn, unu rekte transdonita al la oficantoj de la kulto kaj la alia devis esti elspezita en Jerusalemo... Krome la templo ricevadis donacojn kaj grandajn almozojn el la riĉuloj. Al tio oni devas aldoni la organiz-itan komercon de bestoj por la kult-oferado kaj la ŝanĝon de moneroj kiun devis efektivigi la oferantoj venintaj de eksterlande... De la kulto pervivadis la pastra nobelaro, la tuta pastraro kaj la multenombraj funkciuloj de la templo. Kaj de la templo eltiradis profiton la komercistoj kaj metiistoj de la urbo kaj ĉi ties ĉirkaŭ-aĵoj. Oni povas diri, do, ke la templo estis tre grava financa entre-preno. |
Neniam la evangelioj diras ke Jesuo iris al la templo por preĝi aŭ partopreni en la religiaj ceremonioj. Li iris tien nur por proklami sian mesaĝon, kiu rezultis surpriza por la aŭskultantoj tial ke ĝi tre malsimilis al la instruo de la tiutempaj teologiistoj. Estas tre altsignifa ankaŭ la forpelo de la komercistoj el la templo. Kiam Jesuo retiriĝis por preĝi, kutime li adresiĝis al iu monto aŭ la kamparo. Do, li ne uzadis la templon kiel loko de renkontiĝo kun Dio.
Jesuo proklamas ke li pli gravas ol la templo, kaj citas la profeton (Oseo 6,6) dirante: "korkompaton mi volas, ne buĉ-oferadon", kio signifas ke Dio preferas la bonecon rilate kun la ceteraj homoj al la templa kulto. Krome Jesuo profetis la detruon kaj ruinon de la templo kaj la urbo Jerusalemo, kaj proklamis ke la kulto kiun Dio volas ne estas tiu de la templo sed tiu kiun oni tributas kun spirito kaj vero. Resume, oni povas diri ke Jesuo rifuzas la kulton kiun oni pretendas konkretigi en difinitan lokon.
La perado inter Dio kaj la homoj jam ne plu estas la ritualo kaj la sakralaj lokoj, sed konsistas el la tuta homa ekzistado kaj elŝprucas el la homa ekzistado kvankam intervenas ankaŭ la Dia agado. Malaperas la apartigo inter la kulto kaj la homa vivo, inter la templo kaj ĉiu ajn loko, inter la sacerdoto, la ofer-viktimo kaj ĉiu ajn homo...
![]() ...venas la horo, kaj jam estas, kiam la veraj adorantoj adoros la Patron laŭ spirito kaj vero; |
La profunda instruo de ĉio-ĉi estas ke, ki-am estis disŝirita la karno de Jesuo, mani-festiĝas la dieco kaj rompiĝas ĉiuj distan-coj. Alivorte, kiam iu vivo sin fordonas, rompiĝas kaj malaperas ĉiuj disiĝoj, kaj la unua el ĉiuj apartiĝoj estas tiu de la homo kun Dio... Tial, Jesuo estas la sola tem-plo kaj ankaŭ la komunumo. Tial li diras ke kiam du aŭ pli kuniĝas lianome, tie es-tas ankaŭ li. Tial la ritualo jam ne plu es-tas la perado de la renkontiĝo kun Dio. La temo de la templo radikale metas sub debato nia komprenon de la sakramen-taleco en la Eklezio. |
![]() kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili. |
Rilate al la apartiĝo inter la sakrala kaj la ordinara tempoj, por la israelanoj de la epoko de Jesuo la sabato estis tre grava tago, kun speciala celebrado kaj devigo de totala ripozo. En tiu tempo oni severe punadis la malobeon de tiu ordono. Ankaŭ la kulto estis pli solena en la sabato: al la ĉiutagaj religiaj servoj oni aldonadis sabate pliajn 28 servojn.
La kvar evangelioj prirakontas la ekspresan volon de Jesuo realigi kuracadon de malsanuloj sabate. Tio alportis skandalon por la religiaj praktikantoj de la juda popolo. Kelkfoje li malobservis la kutimajn ordonojn pri tio kion oni ne povas fari dum la sabato.
Tiu teniĝo de Jesuo enportas iun bazan instruon: se por la tiutempaj judoj la sabato estis la centra punkto de la Leĝo, kiam li antaŭmetas la homon kaj la homan bonon super la sabato, Jesuo radikale revoluciigis la religiecon, li renversigis ĝian ordon kaj ĝian bazan skemon: la centro de la religieco ne estas la ritualo nek la sakraleco. La centro estas la persono kaj la persona sperto. T.e. la centro de la vera religieco estas la bono de la homo.
Jesuo sin deklaras kontraŭ la establita religieco kaj, konkrete, kontraŭ la sakrala tempo aŭ pli ĝuste kontraŭla sakraligo de la tempo. Oni faris la sabaton por la homo, ne la homon por la sabato. T.e. la homo ne estis farita por la sakraleco kaj la Leĝo, la sakraleco kaj la Leĝo estis faritaj por la homo. Do, tio kio vere gravas estas la homo, ne la Leĝo kiu altrudas sakralecon.
![]() Oni faris la sabaton por la homo, ne la homon por la sabato. |
... io rezultas okulfrapa: Jesuo ne sin limigis fari bonon al la suferantoj respektante la religian leĝaron pri la sakrala tempo. Principe, li povis tion fari, ĉar verdire ŝajnas ke ne estas neakordigeblaj ambaŭ aferoj. Jesuo, ja, povis kuraci la malsanulojn en ĉiu ajn cetera tago de la semajno. ... tio ŝajne indikas ke estis ĝuste la sabatojn kiam Jesuo kutime kuracadis la malsanulojn... Evidentas ke Jesuo faris tion laŭ-intence. Ĉar fakte li kuracis kaj liberigis la sufer-antojn ĝuste malrespektante kaj eĉ nuligante la reli-gian leĝaron pri la sakraleco. Kiu intenco enestis en tiu konduto? La respondo ne povas esti alia ol tio ke li volis definitive komprenigi ke la sola afero vere sa-krala kaj respektinda por Jesuo estas la homo, la ho-ma sano, libereco, lumo kaj vivo. Sendube, por igi nin kompreni tion, Jesuo konsideris necese malobei la sakralecon. ...la fascino pri la sakraleco generas falsan konsciencon kiu kulminas en malsolidaraj ten-iĝoj kun la suferantoj. Tion montras al ni la sperto. Kaj la konduto de Jesuo estas evidenta atesto pri tio. |
En kio koncernas al la sakralaj personoj, en la epoko de Jesuo la sacerdoteco aŭ pastreco okupadis la centran lokon de la establita religieco. Ekde la epoko de la t.n. Makabeoj aŭ Hasmoneoj la religia povo de la hebreaj sacerdotoj kunligiĝis al la politika povo. En la tempo de Jesuo, eĉ sub la regado de la romiaj prokuratoroj, la juda ĉefpastro prezentiĝadis kiel la plej alta aŭtoritato de la nacio: li prezidadis la Sinedrion, kiu estis rekonata de la romianoj kiel la loka povo. La pastraj familioj akaparantaj la povon en Jerusalemo estis kvar. Pri ili diris iu samtempano: ili estas ĉefpastroj, iliaj filoj estas trezoristoj, iliaj bofiloj estas gardistoj de la templo kaj iliaj servistoj batas la popolon per bastonoj. Tiuj grandaj pastraj familioj apartenis al la partio de la sadukeoj, kiuj estis tre konservemaj en kio koncernas al la religia situacio de la lando kaj la templo sed sufiĉe liberalaj pri la kulturo pagan-helenisma.
En la epoko de Jesuo, la judoj, krom esperi la alvenon de iu Mesio, liberiganto kaj reĝo, esperis ankaŭ la venon de iu Granda Pastro. En profetoj kiel Jesaja, Jeremia kaj Miĥa estas orakoloj pri estonta splendoro de la templo kaj la pastreco. Per tiu espero la juda popolo esprimadis sian aspiron al restarigo de la pastra leĝaleco, plurfoje rompita en la antaŭaj jarcentoj, de la posteularo de Aarono. Por iuj grupoj, tiu Sacerdota Mesio pli gravis ol la politika Mesio. Nu, kiamaniere respondis Jesuo al tiu espero de la popolo aŭ, almenaŭ, de kelkaj grupoj?
Antaŭ ĉio, iu tre altsignifa fakto: Jesuo vekis serion da demandoj pri sia persono. Elzemple, oni pridiskutis ĉu li estas Johano la Baptisto, Elija, Jeremia, aŭ iu el la profetoj. La popolo sin demandis ĉu Jesuo estis aŭ ne la Mesio. Sed neniam en la evangelioj iu sin demandas ĉu Jesuo estis la Granda Sacerdoto atendita de multaj personoj kaj kiu, laŭ la opinio de kelkaj rondoj, devus veni. Ĉi tio estas tre elokventa. Ĉar tio montras ĝis kioma grado la vivo kaj la agado de Jesuo estis tute for kaj malproksime el la kulteco, la pastreco kaj, tiusence, el la religieco kiel sakrala praktiko. Tial, oni komprenas ke Jesuo estis rekonata kiel profeto, aŭ plej ĝuste kiel "la profeto"... sed neniam li estis rekonita nek menciita kiel sacerdoto. Ĉi tiu punkto tute forestas en la evangelia tradicio. |
![]() Jesuo estis rekonata kiel profeto kaj eĉ kiel Mesio, sed tute ne kiel pastro aŭ sacerdoto. |
Eĉ pli, oni memoru la teniĝon kontraŭkultan de Jesuo: kontraŭ la rita pureco, kontraŭ la templo kaj la sabato, kaj alian citaĵon de la profeto Oseo, dufoje menciita en la Evangelio de Mateo: "Mizerikordon mi volas, ne oferojn". Substrekante tiujn profetajn vortojn Jesuo deklaras ke inter la du manieroj je rilatado kun Dio, iu pere de la ritaro kaj alia pere de la interhomaj rilatoj, Dio mem preferas la duan. Tia teniĝo estis tute kontraŭpastra laŭ la tiama religieco.
Fakte, en la Nova Testamento la pastraro kaj la pastreco gravas tre malmulte kompare al la Antikva Testamento, kaj kiam en la evangelio estas mencio al sacerdoto, temas ĉiam pri juda pastro, neniam pri Jesuo nek siaj disĉiploj.
Jesuo, kuracante leprulojn per tuŝado, faris ion, kion la rita leĝo malpermesis. Do, li sin situigis super la leĝo kaj la ritaro, kaj montris ke la amo kaj la servo al la personoj pli gravas ol la ritaj kaj sakralaj normoj. Li relativigas la valoron de la sakraleco kaj la pastreco. En la parabolo de la Bona Samariano, tiuj, kiuj preterpasas la vundinton ne atentante pri li, estis, precize, iu pastro kaj iu levido.
![]() La fascino pri la sakraleco generas la alienecon de la plej simpla homa konduto. |
Ili, ja, bone konis la preskribojn de la Levidoj, kiuj ordonis ke tiu, kiu tuŝus kadavron aŭ malsanulon devus sin purigi antaŭ la alproksimiĝo al la altaro, kio estis sufiĉe ĝena ĉar tio signifis ricevi bonan duŝadon... Laŭ la pensmaniero de tiuj homoj tute decis malatenti pri la malfeliĉulo, kondiĉe ke la sakrala praktiko ne estu damaĝata. Per tio ili sin sentis pravigitaj antaŭ Dio. |
En la ensemblo de la evangeliaj tekstoj oni perceptas ian teniĝon je distanciĝo kaj eĉ je rifuzo rilate al la sacerdotoj. La alta pastraro estas prezentata kiel aŭtoritareca, kaj ĉiam en kontraŭdiro kaj opono al Jesuo. La kontraŭstaro de Jesuo rilatas al ĉio konekse kun la tuta antikva religia kulto. Tie-ĉi decas demandi, ĉu la kontraŭstaro de Jesuo estas nur al la juda, tiama pastraro aŭ la tuta sacerdoteco ĝenerale? Oni devas rekoni ke la evangelia teksto ne provizas ekspresan respondon. Ne ĉiam, en la novtestamentaj tekstoj havas pejorativan sencon la koncepto de sacerdoteco. Do, kia estas la teniĝo de la kristana komunumo rilate al la sacerdoteco? La respondo venas el la Epistolo al la Hebreoj kiam oni temas en ĝi pri la sacerdoteco de Kristo.
La fundamenta tezo de tiu epistolo estas ke la sacerdoteco de Kristo ne estas rita sed ekzista. La kondiĉo de Kristo por iĝi sacerdoto ne estis apartiĝi el la profano sed ĝuste male, li alproksimiĝis al la homoj, al la suferantoj. Lia aliro al la sacerdoteco ne plenumiĝis pere de sakralaj ritoj aŭ ceremonioj, sed pere de sia propra ekzistado de sufero. Kaj lia sacerdota praktikado ne konsistis el sakralaj ritoj sed el lia fordono al aliaj, kaj ĉefe en lia morto por la homa bono.
Cetere, la aŭtoro de la Epistolo al la Hebreoj tre akre kritikas la antikvan kulton bazitan sur la sakralaj ritoj kaj kontraŭmetas la senefikan antikvan institucion al la perfekte efika fordono de Kristo. La sakralaj ritoj estis senefikaj ĉar ili konsistis nur el ceremonioj eksteraj al la homo.
Do, el kio konsistis la vera sacerdoteco de Kristo? La kondiĉo kiun Kristo devis plenumi por iĝi sacerdoto estis solidariĝi kun la suferantoj. La nepra kondiĉo por esti sacerdoto en la Malnova Testamento estis la apartiĝo. La levidoj estis apartigitaj el la cetero de la popolo, kaj la idaro de Aarono estis apartigita el la cetero de la levidoj. Kaj ne ĉiu aaronido povus esti Alta Pastro se li ne apartenis al la konkreta familio de Sadoko. Tamen en la kazo de Kristo estis tute male. Li aliris al la sacerdoteco pere de lia identiĝo kun la homato en ĉi ties plej tristaj aspektoj: doloro, sufero, morto. Tiamaniere Kristo vere kapablis helpi la homojn.
La aliro de Kristo al la sacerdoteco plenumiĝis pere de sia tuta ekzistado, ĉefe per sia morto. Liakaze ne temas pri aŭtoritareco sed pri kompato. Liakaze ne temis pri oferado de sango de bestoj sed de la propra sango de Kristo.
Tio instruas ke la baza manko de ritara kulto konsistas en la distanco ekzistanta inter la oferanta sacerdoto kaj la oferitaj viktimoj. Tiukaze la pastro ne oferas sin mem sed donojn kaj oferitaĵojn. Male, en la fordono de Kristo malaperas ĉiu distanco: Kristo oferis sin mem. En la kruco de Kristo malaperas ĉiu distanco kaj ĉiu apartiĝo inter la kulto kaj la reala ekzistado. Tiu akto estas absolute neripetebla, do ĝi malaperigis la neceson je pluaj oferaĵoj.
La konkludo el ĉio ĉi estas ke post la morto de Kristo la sistemo de interrilato kun Dio estis draste modifita, kaj jam ne plu konsistas el ritoj kiuj, fakte, ne estas pli ol aĵoj eksteraj al la persono, sed konsistas en la fordono de la persono mem. Definitive malaperas la apartiĝo inter kulto kaj homa ekzistado. La vera kulto estas la fordono de la propra vivo, la donacado de la tuta ekzistado. Dio forigis la sakralecon kiel apartigita realaĵo de la profana ekzistado, t.e. la ĉiutaga ekzistado de la homo laŭlonge de sia tuta vivo kaj agado. Sekve, la homo alproksimiĝas al Dio laŭmezure ke li mem sin fordonas al Dio dum la tuta ekzistado. La kristana vivo konsistas en la vivo fordonita al la aliaj.
La desakraligo estas totala. Kaj estas totala ankaŭ la postulo de sindevigo. Ĉar vere estas ke startante de ĉi tiu formulado, al la kredanto ne restas facila elirejo je religia kaj rita praktikado kie sin rifuĝi, por disimuli aŭ por ne konscii pri sia manko je amo. Foje okazas ke personoj kiuj prak-tikadas la ekleziajn ritojn, se ili faras tiun praktikadon kun asiduideco kaj perfekteco, sin rifuĝas en tio -eble senkonscie- kaj tiel ne komprenas sian eblan mankon je hom-amo, sian obstinon kaj egoismon sian ri-gidecon kaj malvarmecon en kio rilatas al la kunvivado. Ĉiuj ni scias ke ekzistas per-sonoj profunde religiaj sed kiuj, samtempe, ili estas profunde malsolidaraj. La kulpo de la malsolidareco ne estas en la religieco. Okazas ke la religio tiugaze agadas kvazaŭ bendo kovranta la okulojn malebligante vidi klare kie ili situas en la vivo. |
![]() ...personoj kiuj praktikadas la ekleziajn ritojn, sin rifuĝas en tio kaj tiel ne kom-prenas sian eblan mankon je homamo. |
Nun en la Eklezio ekzistas religia sistemo firme strukturita kaj organizita, kiu postulas la praktikadon de serio da ritaroj. Laŭ oficiala dispono, tiuj ritaroj okazas en temploj, ofte ligitaj al festo-tagoj konsideritaj sakralaj, kaj ĉio ĉi estas organizita, kontrolita, gvidita kaj realigita de sacerdotoj. Al tio aldonendas la sakralaj objektoj, vestaĵoj kaj ornatoj, sakralaj vazoj, libroj kaj uzaĵoj, altaroj kaj ceteraj aĵoj kiujn la ekleziajn leĝoj detale priskribas. Ne forgesante la vortojn kaj la gestojn kiujn tiel la sacerdoto kiel la popolo devas uzi dum la ceremonioj. Tio signifas ke estis restarigita la religia sistemo kun kiu interfrontiĝis Jesuo. Preter la diferencoj inter la nunaj kaj la antikvaj ritaroj, koincidas en ambaŭ religiaj sistemoj; la religiaj aktoj estas efektivigataj per ritaroj ligitaj al la spertado de la sakralo. Tiel ankaŭ ni, la kristanoj, havas niajn templojn, niajn sakralajn tagojn, niajn sacerdotojn, kaj niajn sakralajn ilojn. Kaj oni pensas ke ĉio ĉi ne nur estas konvena sed eĉ nepra por ke la kristana religio plenumu sian mision en la mondo.
Estante la nuna situacio tiel simila al la antikva, la alfrontiĝo de Jesuo kontraŭ la religia institucio de lia epoko estis interpretita de la kristanoj laŭ kontraŭjuda senco. T.e. ne estas bone komprenita la esenco de tiu interfrontiĝo. Ne estis nur ke la tiutempaj judoj ne akceptis la mesaĝon kaj la personon de Jesuo, krome estas malsama teologia konceptado de la sakraleco.
Kompreneble, estis rifuzita la Mesieco de Jesuo, sed krome oni kondamnis lin pro lia teniĝo rilate al la templo, pro tio ke li malobeis la leĝon, ne respektis la sabaton kaj senprestiĝigis la sacerdotecon. Ĉar li pretendis esti Filo de Dio tio signifis ke li pledis por la malapero de tiu sistemo de religieco bazita en la spertado de la sakralo kun la ritaroj kaj ceremonioj uzitaj. Se la religia institucio mortigis Jesuon estis pro tio ke ĝi sin sentis minacita de li.
![]() ...kiam Jesuo sin dediĉis malrespekti la sakralajn instituciojn de la judismo de lia epoko, li ne paralele asertis kaj lia komunumo havis "aliajn" similajn, sed malsamajn, instituciojn. |
Aliflanke, kiam Jesuo sin dediĉis malrespekti la sakralajn instituciojn de la judismo de lia epoko, li ne paralele asertis kaj lia komunumo havis "aliajn" similajn, sed malsamajn, instituciojn. Jesuo detruas tiun sakralecon, sed ne re-konstruas alian. Jesuo detruas tiun sistemon por anstataŭi ĝin per la fido kaj la sekvado kiuj tradukiĝas en la amon... |
En ĉi tiu ĉapitro nia teologiisto pristudas la manieron kiel vidis la primitiva eklezio tiun konflikton inter Jesuo kaj la sakralo de la antikva religio. Ĉu tiu primitiva eklezio akceptis kaj praktikis la religiajn ritojn rilate al la sakralo? La teniĝo de Jesuo pri la establita religia praktikado, ĉu estis alprenita de la primitiva eklezio? ĉu ĝi estis modifita? kaj se jes, kiam okazis tio?
Nu, eĉ se tio ŝajnas strange, la aŭtoroj de la nova testamento tute ne atentas pri la religia afero ĝenerale, laŭ la senco pri kiu ni temas. Kaj kiam ili parolas pri ĝi estas pejorative. Ekzemple, en la Epistolo de Jakobo kiam oni mencias la religion oni faras tion laŭ tute ne kutima signifo: Pura religio antaŭ la okuloj de Dio estas zorgatenti pri la orfoj kaj la vidvinoj kaj ne lasi sin infekti de la mondo. La religio de rita praktikado tute ne rilatas al la tiuepokaj kristanoj.
La religio, konceptita kiel timo rilate al superaj estaĵoj estas, laŭ la nova testamento, io propra al la paganoj, kio neniel koncernas al la kristanismo. Estas formetita ankaŭ la religion laŭ la senco de interna pieco kiel forto de savo kaj komunikado de la favoro de Dio. Tian piecon oni aplikas al personoj de pagana religio. Eĉ pli, kiam en la nova testamento aperas terminoj laŭtipe prikultaj, ne temas pri ritoj, ceremonioj aŭ sakrala praktikado sed al homaj interrilatoj: amo, bono, pacienco, almozdono... En la novtestamentaj tekstoj la kulto de la kristanoj tute ne rilatas al ritaro en la sakrala tereno sed al la tuto de la kristana ekzistado. Paŭlo prezentas la kulton kiun Dio deziras menciante la amon kiun devas praktikadi la kristanoj.
Ni vidis kiel Jesuo rifuzis la templon, la sabaton kaj la sacerdotecon. Ni scias ankaŭ ke la komunumoj pri kiuj temas la nova testamento ne havis templojn, sed kunvenis en domoj. Ili ankaŭ ne havis sacerdotojn, la aŭtoroj de la novtestamentaj tekstoj zorge evitas apliki la terminon "sacerdoto" al la gvidantoj aŭ lideroj de la lokaj eklezioj kaj eĉ al la apostoloj mem. Kaj ni scias ankaŭ ke la primitivaj kristanaj komunumoj ne akceptis nek konsentis celebri konkretajn religiajn festo-tagojn kun ties koncernaj ritoj kaj ceremonioj. El ĉio-ĉi oni povas konkludi ke la primitiva eklezio ne konsideris sin kiel iu "religio", kiel iu religia organizaĵo kun ties temploj, sacerdotoj, festo-tagoj kaj ceremoniaj ritoj. En la nova testamento ankaŭ ne oni temas pri "religio", "kulta observado", "oferoj" aŭ "religiaj servoj", kaj kiam aperas iu el tiuj esprimoj estas kun signifo tute alia ol ili havas en la religiaj organizaĵoj
Tamen, kvankam ne multenombraj, estas en la novtestamentaj skribaĵoj iuj esprimoj kun sakrala interpreto, eble subinflue de la antikva testamento. En la rakontoj de la establo de la eŭkaristio, la sango de Jesuo estas nomata "sango de la alianco", kio ŝajnas aludi la oferaĵon de la aliaco, menciita en kelkaj tekstoj de la malnova testamento. Aliflanke, la vortoj "kiu elversiĝas por ĉiuj por la pardono de la pekoj" tre kongruas kun la aserto de Paŭlo, laŭ kiu, Kristo mortis pro niaj pekoj. Nu, en tiu parolmaniero oni klare akudas la oferan aspekton, ĉar la oferaĵo de pento-pago estis farita pro la pekoj, ne nur en la tradicioj de la antikva testamento sed krome en la establita praktikado de aliaj religioj. De alia vidpunkto, ni scias ke la kristologia doktrino estis prezentita en iuj kazoj pere de religi-ritaj konceptoj. Paŭlo priskribas Kriston kiel paska ŝafido kiu estis ofer-buĉita. Kaj estas pliaj similaj ekzemploj kvankam ne multaj entute. Krome la kristanoj ekde la unua momento praktikadis iujn simbolajn agojn uzitaj de aliaj religioj: la bapto, eŭkaristia manĝo, man-surmeto, pek-konfeso...
Aliflanke, laŭ la tempo-pasado oni estis enkondukante en la eklezion ne nur sakralajn formulojn kaj espimojn sed krome oni alvenis ĝis la konstruado de temploj, establo de festo-tagoj laŭ religia senco, kaj la organizado de iu klerikaro kun diversaj pastraj rangoj kiel sakralaj personoj. Konsiderante ĉi tion, decas fari demandon kiu estas tre grava por nia afero. Ĉu la nova testamento lasis malfermitan pordon por ke okazu tia evoluado? Aŭ, ĉu ne estas necese pruvi ke ĝi lasis la pordon fermitan por ke tie evoluado ne okazu?
Por respondi pri tio oni devas konsideri tri gravajn faktojn: la ĝismorta kontraŭfrontiĝo de Jesuo kun la religia institucio de lia epoko, la manko de temploj, ritaroj kaj sacerdotoj en la primitivaj kristanaj komunumoj, kaj la fakto ke la kristanoj metis en la centron de sia kredaro iun mortan homon, kiu krome mortis krucumita. Ĉi lasta punkto multe gravas; respektegi krucumiton estis por la tiama penso nei la sakralecon, io tute alia ol la religio. Tial la kristanoj de la unuaj generacioj estis akuzitaj kiel kontraŭreligiuloj, sakrilegiuloj kaj ateistoj. Por la tiama penso estis netolereble ke oni ne respektu la sakralajn altarojn aŭ la sakralajn religiojn. En tiu socio, kie estis multaj dioj, iu kroma dio estus problemo por neniu. Sed estis netolereble ke iu sekto ne dediĉis ian ajn sakralan kulton al iu dio. Kaj krome temis pri asocio kiu fidis pri ia "krucumita dio", kio estis konsiderita kiel sakrilegio kaj blasfemo far de tiu socio profunde religia.
La sekvo kiu rezultas el ĉi tio dirita estas ke la evento de la morto de Kristo, kidel evento esence profana, malpermesas al la eklezio regresi malantaŭen, al tio ekzistinta antaŭ la morto de Jesuo. Ĉar la kruco reprezentas la abolon de ĉiuj "sakralaj periloj". La kruco montras al la homoj ke la alproksimiĝon al Dio oni ne atingas malproksimiĝante el la ordinara vivo, sed alprenante tiun vivon kaj kompromitante kun ĝi ĝis la kazo, se necese, esti konsiderita kiel ribelulo, kiel malbenito kaj kiel ulo kiu devas esti eliminita. Do, oni povas aserti ke la nova testamento lasis fermitan la pordon por ke, estontece, ne okazu la evoluado, kiu fakte sin trudis poste, al la sakraleco kaj la sakralaj ritaroj kiel periloj inter Dio kaj la homo. |
![]() ...la morto de Kristo malpermesas al la eklezio regresi malantaŭen, al tio ekzistinta antaŭ la morto de Jesuo.. |
ĈI TIU RECENZO AŬ RESUMO ESTAS DAŬRE PRILABORATA POR TIES KOMPLETIGO.